Johnny Nash | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | John Lester Nash Jr. |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1940 en Hustono |
Morto | 6-an de oktobro 2020 (80-jaraĝa) en Hustono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Long Beach Polytechnic High School (en) ![]() ![]() |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | kantisto muzikisto aktoro kantoverkisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://johnnynash.com/ |
John Lester Nash Jr. (19a de Aŭgusto, 1940 - 6a de Oktobro, 2020)[1] estis usona kantisto-kantoverkisto, plej bone konata en Usono pro sia sukceso de 1972 nome "I Can See Clearly Now".[2] Dekomence kantisto de regeo kaj de pop-muziko, li estis unu el la unuaj ne-jamajkaj artistoj kiuj registris regean muzikon en Kingstono.[3]
Nash faris sian gravan debuton en 1957 per la unuopaĵo "A Teenager Sings the Blues". Li havis sian unuan sukceson komence de 1958 per reludado de la kanto de Doris Day nome "A Very Special Love".[4] Konsiderata rivalo de Johnny Mathis, Nash ankaŭ atingis sukceson kiel aktoro frue en sia kariero, aperante en kina versio de la teatraĵo de Louis S. Peterson nome Take a Giant Step en 1959.[2][4] Nash plue publikigis unuopaĵojn por variaj diskomarkoj kiel as Groove, Chess, Argo kaj Warner Bros.[4]